From Wikipedia, the free encyclopedia
Saguaro aŭ giganta kakto aŭ kandelabra kakto (Cereus giganteus) estas alta kakto el kaktacoj (Cactaceae), origine kreskante en Meksiko kaj Usono (en Arizono kaj Kalifornio). Kelkaj sciencistoj, la genron Cereus dividas al pluraj aliaj genroj, tiel ono povas renkonti la nomon Carnegiea gigantea.
Saguaro | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Carnegiea gigantea Britton & Rose | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||
Cereus giganteus Engelm. | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La surfaco de la juna saguaro estas ripa kaj kolona, plenkreske ĝi disiĝas en alto de ĉ. 5 m al kvin-ses branĉoj. Ĝi komence malrapide kreskas – dum la unuaj dek jaroj nur 2 cm po jaro –, sed kiam ĝi atingas la alton de 2–3 m, la kreskorapido atingas la 10 cm/jaro. La unuaj floroj de la saguaro aperas en aĝo de 50–75 jaroj.
La plenkreskaj gigantaj kaktoj povas atingi la alton de 15 m kaj aĝon de 150–200 jaroj, kiam ili formortos plej ofte pro tio, ke pro vento aŭ inundo aperas surface la radikoj. Ĝiaj radikoj situas proksime al la surfaco kaj abunde disetendiĝas por kolekti akvon el granda areo.
La supergrunda maso de la kakto povas atingi 9000 kg. La floroj evoluas sur la trunko kaj sur pinto de la branĉoj. La floroj havas blankan koloron, ili ekfloras nokte kaj sekvatage restas malfermitaj. La fruktoj estas ruĝaj kaj estas gravaj manĝaĵoj por la indianoj de Meksiko, kiuj same uzas la elsekiĝintajn restaĵojn de la kakto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.