komunumo en la departemento Marne de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Châlons-en-Champagne - prononco laŭ sistemo IFA [ʃɑlɔ̃ ɑ̃ ʃɑ̃paɲ] - estas franca komunumo en la iama regiono Ĉampanjo-Ardenoj (nun ekde 2016 en regiono Grand Est) kaj en la departemento Marne. Kvankam Reims, lokita en la sama departemento, estas pli multhoma, Châlons estas la ĉefurbo de la departemento. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 43 877 loĝantoj sur areo de 26,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 684 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas ankaŭ ĉefurbo de la arondismento Châlons-en-Champagne kaj de kvar kantonoj.
Châlons-en-Champagne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) | ||||
Departemento | Marne | ||||
Arondismento | Châlons-en-Champagne (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
historia regiono | Ĉampanjo-Ardenoj | ||||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne | ||||
| |||||
INSEE kodo | 51108 [+] | ||||
Poŝtkodo | 51000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Benoist Apparu (2014-2026) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 877 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 684 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo)48.9566666666674.3644444444444 [+] | ||||
Alto | 83 m [+] | ||||
Areo | 26,05 km² (2 605 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Châlons-en-Champagne [+] | |||||
En la franca, la loĝantoj de Châlons nomiĝas la châlonnais.
La rivero Marno trafluas la urbon. Châlons dankas sian administran gravecon al sia centra situo en la departemento. En la regiono, ne nur Reims, sed ankaŭ Troyes kaj Charleville-Mézières estas pli multhomaj ol ĝi.
Antaŭe nomita Châlons-sur-Marne, la urbo akiris sian aktualan nomon (kiun ĝi fakte jam havis antaŭ la Franca Revolucio) en 1798. La ŝanĝo, decidita jam unufoje en 1995, estis komence rifuzita de la franca Ŝtata konsilio en 1997. Ĉi tiu fine akceptis dum la sekva jaro.
En la reĝlando Francio, la episkopo de Châlons-en-Champagne estis unu el la ses klerikaj pajroj, do el la plej altrangaj nobeloj de la reĝlando.
La urbodomo estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1932.
La katedralo Sankta Stefano estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1862.
La kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux (Nia Damo en valoj) estas enskribita sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998.
En la urbo estas muzeo de belartoj kaj arĥeologio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.