cover image

Kipro

lando, konsistanta el insuloj en Mediteraneo, sudaj de duoninsulo Anatolio (Turkio) kaj orientaj el Sirio kaj Libano, la plej granda el kiuj estas la samnoma insulo Kipro / From Wikipedia, the free encyclopedia

Kipro (greke Κύπρος Kýpros, turke Kıbrıs, oficiale la Respubliko Kipro, greke Κυπριακή Δημοκρατία Kypriakí Dimokratía, turke Kıbrıs Cumhuriyeti) estas lando sur la insulo Kipro en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio. La internacie rekonata ŝtato kovras preskaŭ la tuton de la insula teritorio de 9.251 km² (mankas nur du britaj militistaj bazoj), fakte tamen nur la pli grandan sudan parton de 5.895 5.8 km², ĉar la nordan trionon okupis Turkio en 1974 kaj tie oni starigis la Turkan Respublikon Norda Kipro, kiu estis agnoskata nur de Turkio.

Quick facts: Bazaj informoj, Politiko, Ekonomio, Koordinat...
Kipro
Κυπριακή Δημοκρατία
Kıbrıs Cumhuriyeti
Respubliko Kipro

Flago de Kipro

Coat_of_arms_of_Cyprus_%28old%29.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nikozio
Oficiala(j) lingvo(j) greka kaj turka
Uzata(j) lingvo(j) turka lingvo, moderna greka lingvo, kipra araba lingvo, greka lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj kaj islamanoj
Areo 9,251 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 1 141 166 (2013)
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno cy
Landokodo CY
Telefona kodo 357
Plej alta punkto Olimpo
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Nikos Anastasiades
Ĉefministro Nikos Ĥristodulidis
Nacia tago 16-an de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 16-an de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2019
– suma $ 24,99 mlrd
– pokapa $ 28 888
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kipra Esperanto Asocio

Koordinatoj35° 0′ N, 33° 0′ O (mapo)3533
- koordinatoj35° 0′ N, 33° 0′ O (mapo)3533 [+]
Plej alta punktoOlimpo [+]
Plej malalta punktoMediteraneo [+]
Areo9 242,45 km² (924 245 ha) [+]
Loĝantaro1 141 166 [+] (2013)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00, Orient-Eŭropa Horzono, Orient-Eŭropa somera tempo, Azio/Nikozio [+]
Map
Kipro

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Cyprus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

Kvankam geografie la insulo apartenas al Azio (Azio estas parto de la kontinento Eŭrazio) (je 113 km sude de Turkio, je 120 km okcidente de Sirio kaj je 150 km oriente de la plej proksima insulo de Grekio, nome insulo Kastellórizo), la plej multaj insulanoj sentas sin eŭropanoj. Ekde la 1-a de majo 2004 la Respubliko Kipro apartenas al la Eŭropa Unio. La 1-an de januaro 2007 la nacia valuto kipra pundo anstataŭiĝis per la komuna eŭropa valuto Eŭro, kaj en la Eŭrozono ekde tiam cirkulas ankaŭ kipraj eŭro-moneroj.

Cyprus_lrg.jpg
Elkosma bildo de Kipro