From Wikipedia, the free encyclopedia
Claudius Achillinus (1574-1640) (naskiĝis en Bolonjo, en la 18-a de septembro 1574 - mortis en Bolonjo, en la 1-a de oktobro 1640) estis itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto.Li estis filo de Clearco Achillini kaj Polissena de' Buoi, frato de Johano Filoteo Akilini kaj pranepo de Alessandro Achillini. Li studis en la Universitato de Bolonjo kie li diplomiĝis pri Juro en la 16-a de decembro 1594. Poste, li translokiĝas al Padovo por perfektiĝi pri siaj filozofiaj studoj gvidata de Cesare Cremonini kun kiu li havis amikrilaton kaj lin instigis pene sin dediĉi al la poezio.
Klaŭdo Akilino (1574-1640) | |||||
---|---|---|---|---|---|
poeta Italicus | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-a de septembro 1574 en Bolonjo, Italio | ||||
Morto | 1-a de oktobro 1640 en Bolonjo, Italio | ||||
Tombo | San Martino (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Ferrara Universitato de Padovo | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Giovanni Filoteo Achillini (avo) Aleksandro Achillini (praonklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo diplomato poeto verkisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Bolonjo • Parmo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li, dum multaj jaroj, estis profesoro pri Juro en la Universitatoj de Bolonjo, Parma kaj Ferrara kie li akiris grandan reputacion. Tiom da admiro ekscitigis lian konemon, tiel ke enskribaĵoj liaomaĝe metiĝis en la lernejoj dum lia vivo.
Achillini iris al Romo, kie li ricevis multajn promesojn pri promocio flanke de la papoj kaj kardinaloj, sed ili neniam konkretiĝis. Odoardo Farnese, Duko de Parma (1612-1646)[1], dungis lin, per tro liberaj kondiĉoj, por okupi la katedron pri Juro de sia universitato. Achillini estis privata amiko de Giambattista Marino, kies poetan stilon li imitis, adoptante la saman tonon kun ŝvelformaj metaforoj, absurdaj pensoj kaj aspektoj, kiuj ricevis la aplaŭdojn de tiu epoko. Iu kanto, kiun li adresis al Ludoviko la 12-a en la naskiĝtago de la daŭfeno, krediĝas esti premiinta de la Kardinalo Richelieu per ora ĉeno kaj kolĉeno egalvaloraj al 1000 kronoj. Ĉi-premio ne estis donita, kiel kelkuloj asertas, pro la fama komenco ""Sudate o fuochi, a preparar metalli;""[2], kiu cetere estis parodiita de Crudeli kiel ""Sudate o forni, a preparar pagnotte,""[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.