Club Gimnasia y Esgrima La Plata
From Wikipedia, the free encyclopedia
La klubo Club Gimnasia y Esgrima La Plata (GELP o CGE) estas sporta klubo, kiu radikas en la argentina urbo La Plata, Bonaera Provinco Argentino. Ĝi estis fondita je la 3-a de junio de 1887 kiel «Club de Gimnasia y Esgrima». La klubo forte koncentriĝas al la futbalo kaj ĝi ludas en la unua ligo de Argentino.
Gimnasia y Esgrima La Plata | |||
---|---|---|---|
sportoklubo | |||
Kluba nomo | Club de Gimnasia y Esgrima La Plata | ||
Fondita | 3-a de junio de 1887 | ||
Stadiono | Juan Carmelo Zerrillo La Plata, Bonaera Provinco, Argentino | ||
Kapacito | 33.000 | ||
Prezidanto | Walter Gisande | ||
Trejnisto | Pero Troglio | ||
Ligo | Primera A | ||
2010 | 12-a loko | ||
| |||
La stadio estas la stadio Juan Carmelo Zerillo, ankaŭ konata sub la nomo «Estadio del Bosque», kiu signifas en Esperanto (stadio de la arbaro). La stadio situas en la kvartalo «El Mondongo» de la urbo de La Plata. Ĝia kapacito estas 24.500 spektantoj. Krome al ĝi apartenas sportejo por diversaj uzoj, infanĝardeno, bazlernejo, kaj duagrada lernejo kaj aliaj instalaĵoj.
Gimnasia y Esgrima estas unu el la kluboj kiuj plej longdaŭre ludas en la unua ligo de Argentino. Entute ĝi estas en la unua ligo dum 69 ludsezonoj.