Cogito ergo sum
filozofia propozicio de Kartezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cogito ergo sum estas filozofia propozicio latina de Kartezio (René Descartes) tradukita en Esperanton kiel "Mi pensas, tial mi estas." La frazo originale aperis en la franca kiel "Je pense, donc je suis" en lia Discours de la méthode (Diskurso pri la Metodo), por ke ĝi atingu pli larĝan legantaron. Ĝi aperis en la latina en liaj postaj Principia philosophiæ (Principoj de Filozofio). Kiel Descartes klarigis, "Ni ne povas dubi nian ekziston dum ni dubas… ." Pli plena formo, Dubito, ergo cogito, ergo sum ("Mi dubas, tial mi pensas, tial mi estas."), perfekte priskribas la kartezian intencon.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri filozofio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |