Corail (Haitio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Corail [koraj'], aŭ Koray en la kreola estas urbo kaj komunumo en la sudo de Haitio, en departemento Grand'Anse, sur duoninsulo Tiburon. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma arondismento.
Rapidaj faktoj komunumo de Haitio, Administrado ...
Corail | |||
---|---|---|---|
komunumo de Haitio | |||
Administrado | |||
Lando | Haitio | ||
Departemento | Grand'Anse | ||
Arondismento | Arondismento Corail | ||
Poŝtkodo | HT 7310 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17,793 (2 009) | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 18°34′1″N 73°53′24″U (mapo) | ||
Alto | 155 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 108,51 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corail, Haiti [+] | |||
Fermi
Laŭ takso de 2009 la urbo havas 17.793 loĝantojn. La censo de 2003 rezultigis ankoraŭ 22.021.
Corail situas ĉe la marbordo de la golfo de Gonavo. Ĝin trapasas vojo 218. Kvankam la urbo situas ĉemare kaj posedas havenon, la regiono estas tiom monteca, ke unu kilometron for de la maro la nivelo jam atingas 200 metrojn. La alton de la komunumo oni indikas kiel de 155 metroj super marnivelo.
La loka ekonomio baziĝas sur la komercado de agrokulturaĵoj; gravas kafo, kakao, sukerkano kaj manioko. Krome rolas fiŝkaptado kaj minado de baŭksito.