Derry
From Wikipedia, the free encyclopedia
Derry estas urbo en la nordo de Nord-Irlando. Derry estas la dua plej granda urbo en Norda Irlando, post Belfasto. La britaj kaj nord-irlandaj protestantoj ĝenerale nomas la urbon Londonderry. La origina irlanda nomo estas Doire aŭ Doire Cholm Chille kaj signifas kverkarbaro. La antikva parto de la urbo situas je la orienta bordo de la rivero Foyle, sed fakte la urbo okupas ambaŭ flankojn de la rivero, kiuj estas ligitaj per du pontoj.
Derry | |||
---|---|---|---|
urbo • limurbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | BT47 • BT48 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85 016 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 220 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 0′ N, 7° 21′ U (mapo)54.991666666667-7.3416666666667 [+] | ||
Areo | 387 km² (38 700 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Derry [+] | |||
Derry, aŭ Londonderry | |
---|---|
Irlanda: Doire | |
Angla: Derry aŭ Londonderry | |
Bazaj informoj | |
Lando: | Nord-Irlando, Unuiĝinta Reĝlando |
Loĝantaro | 83.652 (en urbo) (2001) |
Distrikto: | Derry Urbo |
Graflando: | Graflando Londonderry |
Retpaĝaro: | www.derrycity.co.uk[1] |
Moto: | latino: Vita Veritas Victoria,
esperante: Vivo, Vero, Venko |
Politiko | |
Urbestro | Councillor Gerard Diver |
Situo | |
Situo: | Nord-okcidento de Nord-Irlando |
Laŭ la stato de 2008 en la urbo vivis 85 016 loĝantoj sur areo de 387 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 220 loĝantoj/km².
Derry estis strategia urbo en la konfliktoj en Nord-Irlando. En 1972 okazis perforto dum publika manifestacio, poste nomita Sanga Dimanĉo.
Geografia pozicio: (55° 00′ 00″ N; 07° 20′ 00″ U Mapo)