From Wikipedia, the free encyclopedia
Cubase estas MIDI-sekvencilo kaj cifereca sonprilabora programaro evoluigata de la firmao Steinberg ekde 1989. Plia ofte uzata nomo por tiaspeca programaro estas „aŭdio/MIDI-sekvenzilo“.
Cubase | |
---|---|
Lasta stabila versio | 13.0.41 |
Programlingvo | C |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | www |
La programaro ofte estas uzata en sonregistrejoj, sed ankaŭ eniris en malgrandajn privatajn sonregistrejojn. Cubase aŭ Nuendo tie formas la centron de produktadmedio. La esence pli multkosta proponas – krom ĉiuj eblecoj de Cubase – ankoraŭ pliampleksigitajn funkciojn por la sinkronigo de filmoj kaj pro tio estas uzata por la postsurbendiga produktado, sed ankaŭ por nuraj muzikregistraĵoj. Por povi funkcii glate, la komputilo, sur kiu laboras Cubase, bezonas interfacojn eksteren. Por la registrado kaj reproduktado de sonmaterialo oni bezonas sonkarton, eble kun rapida ASIO-pelilo. Por registrado de MIDI-datenoj taŭga interfaco devas esti konektita ĉe la komputilo. Per MIDI tiam eksteraj songeneriloj (ekz. sinteziloj) samkiel MIDI-enigiloj (kutime klavarilo, sed ankaŭ MIDI-gitaro, MIDI-regilo aŭ similaĵo) povas esti konektitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.