Cuevas Labradas [kŭebas laBRAdas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Cuevas Labradas povas esti komprenebla kiel Prilaboritaj Grotoj. Tiukadre la municipa blazono montras urson kiu ĵus faris super la enirejo al groto markojn per krifo.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...