Dagerotipio
fotografia tekniko, uzanta arĝento-kovritan kupran platon, inventita de Ludoviko Daguerre je 1839 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dagerotipio estas fotografada proceda metodo de la 19-a jarcento, inventita de la franca pentristo Louis Daguerre inter 1835 kaj 1839 surbaze de la heliografio (eble de Philipp Hoffmeister) kaj poste nomita laŭ li.
Tipe por dagerotipio estas, ke la helaj partoj de la bildo estas montritaj per lakte blanka, iom bluema tavolo, la malhelaj partoj per polurita kaj pro tio spegulanta arĝento. Krome dagerotipo, t.e. la bildo mem, kutime havas inversigitajn flankojn. Dagerotipio kreas unikan bildon, kiu ne estis multobligebla. La surfaco estas ne fiksita kontraŭ viŝado, tial oni ne tuŝu ĝin.
La unuaj dagerotipiaj fotiloj jam estis produktitaj en 1839 de la pariza firmao Susse Frères.