Daniel Moirand
franca esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniel Moirand (1941-2019) estis franca instruisto de la rusa lingvo kaj Esperanto-verkisto, -tradukisto kaj -gramatikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Daniel Moirand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1941 (1941-01-01) |
Morto | 1-an de januaro 2019 (2019-01-01) (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi
Moirand verkis krimromanon originale en Esperanto kies titolo estas Murdo en Esperantujo (1988). Li tradukis la Libron de la Mirindaĵoj de Marko Polo (2001). Li ankaŭ verkis 331-paĝan libron pri la Esperanta akuzativo (1990).
Komence de 2010 aperis lia traduko de La grafo de Montekristo (france Le Comte de Monte-Cristo), aventura romano de Alexandre Dumas (1844-1846), en du volumoj.
Lastatempe li prezidis la lokan grupon de aiksaj esperantistoj kaj gvidis Esperanto-staĝojn.