Daniel Nathans
From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniel NATHANS (Wilmington, Delavaro, 30a de oktobro 1928 - Baltimoro, Marilando, 16a de novembro 1999) estis usona mikrobiologo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Daniel Nathans | |
---|---|
Nobel-premiito | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1928 (1928-10-30) en Wilmington |
Morto | 16-an de novembro 1999 (1999-11-16) (71-jaraĝa) en Baltimore |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Delavario • Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo • Washington University School of Medicine |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto • mikrobiologo • molekula biologo • fiziologo |
Fermi
Li doktoriĝis en la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo. Laborante ĉefe en la Universitato Johns Hopkins, li uzis izolan restriktan enzimon de bakterio kun helpo de Hamilton O. Smith, por esplori la strukturon de la DNA de simia viruso nomita Papoviruso SV-40, nome la plej simpla konata viruso kiu okazigas kanceron. La konstruado de genetika mapo de la viruso fare de Nathans derivita de tiuj esploroj, estis la unua aplikaĵo de la restriktaj enzimoj en la identigo de la molekulaj bazoj de kancero. Pro tio, li ricevis kun Smith kaj Werner Arber, la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino de 1978.