David Harvey
From Wikipedia, the free encyclopedia
David HARVEY (1935 en Gillingham, Kent, Anglio) estas brita geografo kaj teoriulo de social-marksisma tendenco. Ekde 2001, estas profesoro pri antropologio kaj geografio en la City University de Novjorko (CUNY) kaj membro Miliband Fellow de la London School of Economics.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
David Harvey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Harvey | |||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1935 (1935-10-31) (88-jaraĝa) en Gillingham | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | St John's College vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • geografo • universitata instruisto • ekonomikisto • urbanizisto vd | ||||
Laborkampo | geografio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Akumulado per senposedigo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estas unu de la akademiaj geografoj plej cititaj kaj aŭtoro de nombraj artikoloj kaj libroj de granda influo en la disvolvigo de la moderna geografio. En 2007, la analizistoj de Thomson Reuters inkludis lin en sia listo de la dudek akademiuloj plej cititaj en la Homaj Sciencoj.[2] Li memdifinas sin kiel «ruĝa urboplanisto» kaj asertas intenci «krei stomakdoloron al la bestio de kapitalismo».[3][4][5]