Deep Throat (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deep throat (esperantigita Profunda gorĝo) estas pornografia komedifilmo kiu estis publikigita la 12-an de junio 1972. La filmo estis scenarita kaj reĝisorita fare de Gerard Damiano kaj ĉefrolita de pornaktorino Linda Lovelace, kiu ricevis 1,250 USD por sia partopreno en la filmo.
Deep Throat | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Deep Throat |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1972 |
Ĝenro | pornografia filmo |
Kameraado | João R. Fernandes |
Reĝisoro(j) | Gerard Damiano |
Scenaro | Gerard Damiano |
Filmita en | Miamo • Florido |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Gerard Damiano |
Rolantoj | Harry Reems • Linda Lovelace • Carol Connors • Gerard Damiano • Helen Wood |
IMDb | |
La filmo estis granda sukceso, kaj estis montrita komerce en kinejoj. La filmo estas konsiderita unu el la unuaj filmoj en la epoko de porna-ŝiko, kie pornografio akiris la statuson de pozitiva kultura fenomeno. Male al multaj pornografiaj filmoj, "Profunda Gorĝo" konsistas el plena intrigo kaj la fokuso estas ne nur sur la seksa enhavo sed ankaŭ sur la rakonto mem. La rakonto estas pri sekse frustrita virino kiu malkovras ke ŝia klitoro situas en ŝia gorĝo (kaj tial estas nekapabla sperti orgasmon de penetro en sian vaginon), kaj pro tio ŝi laboras kiel medicina terapiistino kaj uzas tiun misformaĵon por buŝe seksumadi kun siaj pacientoj uzante la specialan metodon - "profunda gorĝo", dum ŝi serĉas viron por edziĝi.