Defendo Aleĥin
la ŝaka ludkomenco / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Defendo Aleĥin (prenas sian nomon de la mondĉampiono Aleksandro Aleĥin), estas ŝaka malfermo konsiderata duonmalferma, kiu atingiĝas post la movoj (en algebra notado):
- 1. e4 Ĉf6
Defendo Aleĥin | |
---|---|
Tipo | Duonmalfermitaj malfermoj |
Ebla daŭrigo estas:
- 2.e5 Ĉd5
- 3.c4 Ĉb6
- 4.d4
La Defendo Aleĥin (ECO B02-B05) estas unu el la plej mirindaj defendoj en ŝako. Ĝi ŝajne malobservas ĉiujn principojn de la malfermo, sed ĝi ne estas vana. La persista atako kontraŭ la ĉevalo devigas blankon antaŭenigi la peonojn tro multe, tiel ke malfacilas subteni ilin per pecoj de malantaŭe. La atako kontraŭ tiuj peonoj estas kie nigro havas ŝancojn. Ĝi estas moderna defendo, kiu inkluzivas la ideojn de la hipermoderna ŝakskolo. Ĉi tiu defendo jam estis konata antaŭe, sed estis refutita de la tiamaj Grandaj Majstroj. Estis Aleksandro Alekin, kiu unue ludis ĝin en la turniro de Grandaj Majstroj en Budapeŝto (1921).