Defendo Philidor
la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♘f3 d6 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Defendo Philidor (ECO C41) estas ŝaka malfermo uzata por alfronti 1.e4. 2.... d6 estas malambicia movo ĝi nur subtenas la peonon e5 tiel ke ĝi ne estu kaptita de la ĉevalo sur f3. Ĝi estas tiel natura movo ke la granda plimulto de novuloj ludas ĝin eĉ sen scii ion pri la defendo. Ĝi praktike ne estas uzata de mondaj elitaj ludantoj ĉar ĝi estas konsiderata tre pasiva kaj kutime ne preparas bonan kontraŭatakon. Ĉi tiu movo ŝuldiĝas al François-André Danican Philidor.