Defendo Tarrasch
la ŝaka ludkomenco 1. d4 d5 2. c4 e6 3. ♘c3 c5 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Defendo Tarrasch estas ŝaka malfermo, kiu ekestas post la movoj (en Algebra notado):
- 1.d4 d5
- 2.c4 e6
- 3.Ĉc3 c5
La Defendo Tarrasch estas variaĵo de la Malakceptita dama gambito.
La malfermo estis defendita de la germana ŝakistro Siegbert Tarrasch, kiu argumentis ke la pliigita movebleco, kiun ĝuas nigro kontraŭstaras la malfortecon de la izolita peono en la centro. Kvankam multaj aliaj majstroj, post la instruoj de Wilhelm Steinitz, malakceptis la defendon pro la malforteco de la peono. La Defendo Tarrasch estas konsiderata valida. Eĉ se nigro ne uzas sian moviĝeblon kaj alvenas en finludo ligita al la defendo de sia izolita peono li povas akiri egalvenkon se li ludas precize.
En la Enciklopedio de ŝakaj malfermoj la Tarrasch Defence havas la kodojn ECO D32 ĝis D34.