Deir el-Balah
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deir el-Balah aŭ Dayr al-Balah (arabe دير البلح) estas setlejo en la centro de la Gaza Sektoro kaj estas la administra centro de samnoma gubernio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Mediteranea Maro kaj estas konata pro siaj daktilopalmoj.
Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...
Deir el-Balah | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 751 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 3 384 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 25′ N, 34° 21′ O (mapo)31.41899444444434.351602777778 [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 14,7 km² (1 470 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Deir al-Balah [+] | |||
Fermi
Dum arkeologiaj elfosaĵoj en la setlejo malkovriĝis tombejo el la malfrua bronza epoko, en kiu troviĝis interalie argilaj kaj bronzaj ujoj kaj arta mozaika planko. Dum la jaro 372 la kristana sanktulino Helena fondis monaĥejon en la areo.
La komunumo nun estas forta subtenejo de la politika partio Hamas: dum la elektoj de februaro 2005, 13 el la 15 postenoj de urbaj konsilianoj doniĝis al anoj de Hamas, kaj la urbestro, elektita fine de januaro 2005 ankaŭ apartenas al la partio.