Deltosimila dudekkvaredro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la deltosimila dudekkvaredro aŭ kajta dudekkvaredro aŭ trapeza dudekkvaredro estas pluredro, katalana solido. Ĝia duala pluredro estas la rombokub-okedro. Ĉar ĝi estas katalana solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Rapidaj faktoj
Deltosimila dudekkvaredro | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Katalana solido |
Edra figuro | V3.4.4.4 |
Verticoj | 26 = 6 + 8 + 12 |
Lateroj | 48 |
Edroj | 24 kajtoj |
Geometria simetria grupo | Okedra (Oh) |
Duedra angulo | 138° 6' 34" |
Propraĵoj | Konveksa, edro-transitiva |
Duala | Rombokub-okedro |
Fermi
La 24 edroj estas kajtoj.
La kajta dudekkvaredro estas kristala rutino ofte formita per mineraloj analcime kaj foje grenato. La formo estas ofte nomata kiel "kajtopluredro" en mineralaj ĉirkaŭtekstoj, kvankam en geometrio ĉi tiu nomo referas al la alia klaso de pluredroj.