From Wikipedia, the free encyclopedia
Dia Regno (ISSN 0167-9554) estas la gazeto de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĝi aperas 6-foje jare en formato A5 kun ĉirkaŭ 24 paĝoj. Redaktoro estas ekde 2005 Bengt Olof Åradsson.
Tiu ĉi artikolo temas pri la periodaĵo "Dia Regno" de KELI. Pri la ĝenerala teologia konceptu vidu la paĝon Ĉiela Regno. |
Dia Regno | |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | kristana revuo |
Periodeco | dumonata |
| |
Posedanto | Kristana Esperantista Ligo Internacia |
Publikigisto | Tiskárna ASTROprint |
Redaktisto | Bengt Olof Åradsson |
Establodato | Februaro 1908 |
Prezo | 16 EUR jare |
ISSN | 0167-9554 |
| |
Dia Regno estis fondita en Februaro 1908 de germana inĝeniero Paul Hübner (1881-1970) kun la titolo Esperanto en la servo de la Dia Regno. Ĝi celis, kiel emfazis Hübner, esti “ligilo inter ĉiuj kristanaj samideanoj„; “komuna informilo pri la kristana vivo en ĉiuj partoj de la tero„; kaj “gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto„.
Ĝis la fino de 1908 Hübner trovis iom pli ol 80 abonantojn en 12 landoj, kaj ekde januaro 1909 li eldonis la gazeton sub la mallongigita nomo Dia Regno, sub kiu ĝi aperas ĝis hodiaŭ, kvankam kun fojaj interrompoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.