Difuzo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Difuzo (de la latina vorto diffundere „disverŝiĝi, disiĝi, etendiĝi“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas fenomeno en kiu gaso, lumo, varmo disiĝas al ĉiuj direktoj. Rezulto estas homogena miksaĵo de du aŭ pli da substancoj en la spaco en kiu la difuzo eblas. La fenomeno baziĝas je la molekula moviĝo en 1827 science priskribita kaj remalkovrita de la skota botanikisto Robert Brown, nomata Braŭna molekula moviĝo honore al li.
Difuzo ankaŭ povas funkcii tra tralasebla(j) membrano(j), kaj gravas en la fenomeno de osmozo.
- Difuzo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Difuzo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri fiziko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |