Digamo
arĥaika litero de la greka alfabeto de sonvaloro Ŭ / From Wikipedia, the free encyclopedia
Digamo (majuskla Ϝ, minuskla ϝ) estas arkaika litero de la greka alfabeto, uzita unuavice kiel greka numeralo.
Rapidaj faktoj Greka alfabeto, Iamaj literoj1,2 ...
Fermi
La litero havis la fonetikan valoron de voĉita labialo-velara proksimumaĵo /w/. Ĝi estis originale nomata kiel Ϝαῦ wau. Ĝi estis poste nomata kiel διγαμμα (digamo — duopa gamo) pro ĝia formo. Ĝi estas atestita en arkaikaj kaj dialektaj antikvaj grekaj lingvaj surskriboj, kaj estis foje uzata kiel simbolo en postaj grekaj matematikaj tekstoj.
Digamo, simile al upsilono, deriviĝas el litero Waw de la fenica alfabeto, kaj el ĝi aperis la litero F de la latina alfabeto.