Dimitris Ĥristofias
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dimitris ĤRISTOFIAS (greke Δημήτρης Χριστόφιας, naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1946 en Kato Dikomo, Kipro kaj mortis la 21-a de junio 2019) estis kipra politikisto. Li estis membro de la ekse marksisme-leninisma kaj eŭrop-komunisma politika partio Progresa Partio de la Laboranta Popolo (greke mallongigite AKEL). De 2008 ĝis 2013 li estis la prezidento de la Respubliko Kipro, kiu laŭ la konstitucio gvidas la ŝtatan registaron, do plenumas la oficon de ĉefministro.
Dimitris Ĥristofias | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Δημήτρης Χριστόφιας | |||||
Naskonomo | Δημήτρης Δημητρίου | ||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1946 en Kato Dikomo, Kipro | ||||
Morto | 21-an de junio 2019 (2019-06-21) en Nicosia New General Hospital | ||||
Mortis per | spirhalto vd | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | moderna greka • rusa • angla vd | ||||
Loĝloko | Kato Dikomo • Egkomi Lefkosias vd | ||||
Ŝtataneco | Kipro vd | ||||
Alma mater | Rusia Akademio de Sciencoj • Institute of Social Sciences of the CC of the CPSU vd | ||||
Partio | Progresa Partio de la Laboranta Popolo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elsi Christofias vd | ||||
Infanoj | Christina Christofia • Christos Christofias vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
prezidanto de Kipro | |||||
Dum | 28-a de februaro 2008 – 28-a de februaro 2013 | ||||
ĉefministro de Kipro | |||||
Dum | 2008 – 2013 | ||||
Antaŭulo | Tasos Papadopulos | ||||
Sekvanto | Nikos Anastasiades | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis la unua kipra prezidento de marksisma pensmaniero, venkinte en la prezidenta baloto kontraŭ la konservativa kandidato Ioanis Kasulides laŭ oficialaj kalkuloj de 53.36% el la voĉoj kontraŭ la dekstrula rivalo kun 46.64%..[1]
Krome li estis ĝenerala sekretario de AKEL (la kipra Progresa Partio de la Laboranta Popolo, ne konfuziĝu kun AKEL, Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, interŝanĝa projekto inter lernejoj per Esperanto) kaj prezidanto de la Parlamento de Kipro.
Li estis la unua kaj ĝis nun la ununura komunisma prezidento de la ŝtatoj de Eŭropa Unio.