Dingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dingo (Canis lupus dingo) estas tipo de sovaĝa hundo, verŝajne parenca al hinda lupo (Canis lupus pallipes), ankaŭ konatas kiel aŭstralia sovaĝa hundo.
La dingo estas konsiderata endanĝerigita speco, ĉar en plejparto de la nuna Aŭstralio ĝi miksiĝas kun simpla hundo. Nur en kelkaj regionoj la vera dingo restas, sed ankaŭ tie ĝi ofte suferas pro ĉasado kaj venenigo kiel danĝera specio — aŭstralia leĝo defendas ĝin nur en malmultaj lokoj (kiel la ĉefurba regiono).
Por ne lasi la hundojn migri al sud-oriento de la lando, kie plejmulto da aŭstralianoj loĝas kaj okupiĝas pri ŝafbredado, oni konstruis longegan barilon (5.320 km). Vd. Dinga Barilo.
- Kategorio Dingo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Dingo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri mamulo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj. |