Dinkoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dinkoj estas popolo en Sud-Sudano, kiuj loĝas en la regionoj Gharb Bahr al Ghazal (en la nildelto), Jonglei, sude de Kurdufano kaj la supera nilo, nordoriente en la lando. Tradicie ili estis paŝtista popolo, kiu paŝtis bovojn sur la bordo de Nilo. Ili formas 12% de la loĝantoj de Sudano.
Dinkoj | |||
---|---|---|---|
dinke Jiɛ̈ɛ̈ŋ | |||
etno | |||
Suma populacio | |||
4 637 302 | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
Dinka | |||
Religio | |||
Kristaneco, Islamo, Dinka religio | |||
La dinkoj ne havas centran ĉefon, ili estas organizitaj je sendependaj klanoj. Kelkaj el tiuj klanoj donas ĉefhomojn, kiuj estas konataj kiel majstroj de la fiŝkaptado pere de lancoj. La religioj kaj la vivstilo de la dinkoj estis en forta konflikto kun la islamigaj klopodoj de la registaro de Ĥartumo. Dum la 21-jara milito ĝis 2003, oni murdis milojn da dinkoj kaj oni forpelis centmilojn.
La dinkoj estas konataj pro tio, ke ili generas la plej multajn altajn homojn. Manute Bol ekzemple, kiu kun alteco de 2,31 m estas unu el la plej altaj korbopilkludantoj, kiuj iam ludis en la usona profesia ligo NBA, samkiel la aktuala NBA-ludanto Luol Deng, kiu ankaŭ estas de dinka deveno.