cover image

Dio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pri la aliaj signifoj de la vorto aŭ mallongigo dio rigardu ĉe DIO.


God2-Sistine_Chapel.png
Dio kaj Adamo ĉe la Siksta Kapelo.
Quick facts: Dio, Biblia persono, Informoj, Eble sama...
Dio
Biblia persono
Encirkla punkto kiel universala simbolo de Dio
Encirkla punkto kiel universala simbolo de Dio
Informoj
Eble sama diaĵo ’ilāh koncepto de Dio Dio laŭ Judismo Dio laŭ kristanismo Dio en Islamo Javeo Alaho personal god Jehovo Ahura Mazda Devel Dio laŭ Mormonismo Q3509148 demiurgo Tianzhu Supra Imperiestro Jade Emperor Dio laŭ abrahamaj religioj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close
Judaica.jpg
Judaĵoj: judismo estas la plej antikva religio de librokredoj kaj monoteismo.
Spas_vsederzhitel_sinay.jpg
Eble la plej malnova konata detala bildo de Jesuo Kristo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino. Laŭ la figuro de Kristo oni konstruis la religion kristanismo, eble la unua kie dio estas ankaŭ homo.
Allah-green.svg
Allah (Dio) arablingve: Islamo ne permesas la bildigon de Dio

Diodioj estas, laŭ multaj religioj, teologioj, tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj.

La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco, nepreco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, persona, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido,[1] Aŭgusteno de Hipono,[1] kaj Algazelo,[2] respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio.[2] Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio.