Disertaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Disertaĵo (aŭ, arĥaike kaj evitinde, disertacio) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo. Ĝi prezentas la rezultojn de la esploroj kaj la konkludojn kaj "tezojn" de la aŭtoro.
La verkado de disertaĵo kutime estas parto de doktoriĝo ĉe universitato aŭ alia esplora instituto.
Se studento verkas raporton por scienca grado malpli altnivela (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertaĵo", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.