Diskuto:Urbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉu la urboj listigitaj ĉi tie estu nur grandaj aŭ konataj urboj? Aŭ ĉu la listo intencas esti listo de ĉiuj urboj en la vikipedio? Mi volas scii ĉu mi aldoni, al Usono, Cambridge, aŭ Somerville. Aldone, ĉu estas reguloj pri aldoni urbojn? Estas la artikolo Cambridge, Masaĉuseco sed la artikolo Somerville, kiu certe eble iam estu Somerville, Masaĉuseco (kaj ĉu estu artikolo/redirekto Somerville, Usono al tio?), sed ĉu Bostono aŭ ankaŭ sekvi la saman vojon: Bostono, Masaĉuseco kaj Bostono, Usono?
- Laŭ mi, estas sufiĉe ke ni uzu la plej simplan, plej klaran formon. Estas nur unu Bostono (nu, laŭ mia kono), do ni nomu ĝin simple "Bostono". Estas pluraj Cambridge-oj en Usono, do ni nomu ili laŭ ŝtatoj. Cambridge, Masaĉuseco, Usono estus iom tro peza, kaj aliflanke ne estas alia Masaĉuseco konfuzevitenda... (Oni agus simile por aliaj nacioj kie urbonomoj povas samekzisti en pluraj landeroj, se necese.) Iuokaze, estas pluraj urboj kun unu nomo, sed unu estas ege ege EGE pli konata ol la alia; ekzemple mi pensas ke estas sufiĉe havi artikolon Parizo por la Parizo de Francio. "Parizo, Teksaso" ktp povas stari aparte. --BV
- Estas Bostono, Anglio]. Laŭ mia sperto, preskaŭ ĉiuj urbonomoj (krom eksterordinare strangaj) en Usono aperas en multaj lokoj. Kaj multege en orienta Usono devenas de Anglio kaj Eŭropo. Sed se ni volas uzi la plej ĝeneralajn nomojn, ĝis kiam estas konflikto kaj tiam ŝanĝi al pli specifaj... mi ne kontraŭos. Mi nur timas ke eble tiam ni devos ripari multajn ligojn. Pri ĉu Parizo kaj ne Parizo, Francio... mi ne scias. Mi parte ŝatas kaj parte ne ŝatas. Ĉu la paĝo por Parizo havos en iu angulo ligojn al aliaj Parizoj? (Parizo, Teksaso, estas sufiĉe konata ke mi, ne-Teksasano, scias pri ĝi. La ŝtato Georgio estas plenplena de tiuj: Athens, Rome, ktp.) --Jacob SCHWARTZ
- Vidu ekz. ĉe la angla vikio Paris. Tiu solvo (pritrakti la plej konatan urbon sub la nuda nomo, kun mallongaj notoj aŭ ligiloj al pli specifaj artikoloj pri la aliaj) estas plimalpli norma tie. --BV
- Bone. Sed...ĉu ni re-ŝanĝu Cambridge, Masaĉuseco al Cambridge, Usono (pro tio ke la usona kaj brita estas suifĉe same konataj) kaj Cambridge, Marilando estu alligita de tiu? --Jacob SCHWARTZ
- Kial ne Usono/Masaĉuseco/Cambridge? --Larry GILBERT
Malplaĉegas min "Usono/Masaĉuseco/Cambridge". Ĝi estas ege malkutima esprimmaniero krom Uniks-dosiernomoj kaj URLoj, kaj malbelas eĉ tie. Por titolo de artikolo? Certe ne. Pri "Cambridge, Usono", tio ŝajnas iom tro fremda al ĉi tiu usonano... Se vi poŝtas leteron al "Cambridge, United States" sen indiki la ŝtaton aŭ poŝtkodon, kien ĝi liveriĝos? Eble al Masaĉuseco, eble ne. Per googleserĉo mi trovas unu ekzempleron de "Cambridge, Usono" kaj unu de "Cambridge, Massachussets, Usono", kiu ne sufiĉas fari decidon... Ekzemplerojn de "X, Usono" mi ĝis nun trovas nur kun la plej konataj urboj, sed mi ankaŭ trovas multajn ekzemplerojn kun ŝtatonomoj. --BV
Laŭ la angla vikipedio, estas 6 Boston-oj en Usono. Ankaŭ, jen 10 Cambridge-oj en Usono. Mi pensas, ke ni volas konformecon inter la variaj urbonomoj, tamen la plej gravaj urboj rekte aperu sen apartigilo. Ĉu eble, la 100 plej granda (200?) urboj de la mondo aperu kun ĵus la urbonomo (Londono), kaj aliaj urboj aperu kiel Urbonomo, Regiono/Nacio? Tiel, Cambridge, Masaĉuseco. Ĉu konsentu? --Yekrats 11:56, 18. Jun 2004 (UTC)