Distanco

nombra mezuro de la interspaco inter objektoj, kiel longo de rekto, kiu ligas du punktojn en mezurebla spaco aŭ en observebla fizika spaco / From Wikipedia, the free encyclopedia

Distanco estas unu el ĉefkonceptoj de geometrio. Ĝia enhavo dependas de tio, por kiuj objektoj estas difinita. Ekzemple:

  • La distanco inter du punktoj estas la longo de la detranĉo de rekto, kiu ligas la donitajn punktojn.
  • La distanco de la punkto ĝis la rekto (aŭ ebeno) estas la longo de detranĉo de la orto, malleviĝinta de la donita punkto al rekto (aŭ ebeno);
  • La distanco inter du paralelaj rektoj (aŭ ebenoj) estas la longo de komuna orto al donitaj rektoj (aŭ ebenoj).

En plurdimensia geometrio oni ĝeneraligas la nocion de ĉi tiu termino.