Distrikto Berchtesgadener Land
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Berchtesgadener Land (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Bad Reichenhall estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 840 km² fine de decembro 2022 loĝis 107 667 homoj; do meznombre 119 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Berchtesgadener Land estas signita per 11.
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Bavario |
administra sidejo: | Bad Reichenhall |
areo: | 839 km² |
loĝantoj: | 107 667 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | BGL |
Municipokodo: | 09172 |
Komunumoj: | 15 |
Administreja adreso: | Salzburger Straße 64 83435 Bad Reichenhall |
Retejo: | www.lra-bgl.de |
Situo ene de Bavario | |
Norde kaj nordokcidente najbaras la distrikto Traunstein, oriente, sude kaj sudokcidente limas la aŭstra federacia lando Salzburg.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.