La distrikto Gösgen estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 23 318 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Niedergösgen. Kune kun la distrikto Olten ĝis formas la oficdistrikton Olten-Gösgen.

Rapidaj faktoj Distrikto Gösgen, Distriktoj de Kantono Soloturno ...
Distrikto Gösgen
Thumb
Blazono de la distrikto Gösgen
Thumb
Rigardo de la teraso de la katolika preĝejo al la nuklea centralo Gösgen, kies vaporanta malvarmiga turo dominas la pejzaĝon de la distrikto
Thumb
Mapo de la distrikto Gösgen
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
ĈeflokoNiedergösgen
Geografia situo CH1903: 641145 / 246345 (mapo)47.3666666666677.9833333333333 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj23318  (2010-12-31)
Areo68,81 km²
Loĝantardenseco338,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1105
vdr
Fermi

Geografio

La distrikto Gösgen situas ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso. Ĝian nordan limon formas la malnova fluo de la rivero Aro. La rekoniloj estas du turoj, nome la turo de la katolika preĝejo de Niedergösgen super la kastelo Falkenstein, kiu entenis dum jarcentoj al voktan registaron, kaj en de la 1970-aj jaroj la vaporanta malvarmiga turo de la nuklea centralo Gösgen, kiu cetere fakte ne situas sur la distrikta teritorio sed en la komunumo Däniken en distrikto Olten sude de Aro. La setlejoj laŭlonge de Aro inter Araŭo kaj Olten praktike komplete kunkreskis kaj vidita el la aero formas kune Olten kaj Araŭo kvazaŭ unu solan grandurbon kun proksimume 200000 loĝantoj. Kontraston formas la tri malgrandaj kamparaj komunumetoj Rohr, Wisen kaj Hauenstein-Ifenthal sur la deklivo de la ĵurasa montoĉeno.

Historio

La hodiaŭa distrikto Gösgen estiĝis el la historia voktejo Gösgen. La Baronoj de Gösgen, kiuj estis menciitaj la unuan fojon en la jaro 1161 havis sian sidejon unue en Obergösgen kaj ek de 1230 en Niedergösgen proksime de la Abatejo Werd (poste Schönenwerd), kies protektovoktecon al ili koncedis la episkopo de Strasburgo. En la jaro 1382 la Grafoj de Falkenstein akiris la Baronejon Gösgen. Tomaso de Falkenstein vendis Gösgen en la jaro 1458 al Soloturno. Ek de tiam ĝis 1798 Gösgen estis voktejo de Soloturno. [1]

Komunumoj de la distrikto Gösgen

La distrikto Gösgen konsistas (stato en 2011) el 11 komunumoj, el kiuj la komunumo Trimbach estas la plej granda. Jen la listo:

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.