From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Landsberg ĉe rivero Lech situas en la distriktaro Supra Bavario (Oberbayern) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Landsberg am Lech. La distrikto havas areon de 804 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 123 032 loĝantojn.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Supra Bavario |
Administra urbo: | Landsberg am Lech |
Areo: | 804 km² |
Loĝantoj: | 123032 (fine de 2022) |
Loĝdenso: | 141 |
Aŭtokodo: | LL |
Municipokodo: | 09181 |
Komunumoj: | 31 |
Administreja adreso: | Von-Kühlmann-Str. 15 86899 Landsberg am Lech |
Situo ene de Bavario | |
La distrikta teritorio de sudo al nordo estas trafluata per la rivero Lech, kies akvo survojas al la Danubo. En la pleja oriento de la distrikto situas la lago Ammersee. La plej malalta punkto de la teritorio estas 522 metrojn super la marnivelo, la plej alta 830 metrojn. De la regiono Algovio en la okcidento al la urbo Munkeno en la oriento la germana aŭtovojo A96 provizas rapidan motorveturilan konekton al la ĉirkaŭaj regionoj.
(nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.