![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/63/Wappen_Landkreis_Miltenberg.svg/langeo-640px-Wappen_Landkreis_Miltenberg.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Miltenberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La germana distrikto Miltenberg situas ambaŭflanke de la rivero Majno en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de Bavario. Sur la distrikta areo de 715 km² fine de decembro 2022 loĝis 129 835 homoj; do meznombre 179 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Norde najbaras la distrikto kaj urbo de Aschaffenburg, oriente la distrikto Main-Spessart kaj la baden-virtemberga distrikto Main-Tauber, sude la same baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald kaj okcidente la hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Malsupra Frankonio |
administra sidejo: | Miltenberg |
areo: | 715 km² |
loĝantoj: | 129 835 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | MIL |
Municipokodo: | 09676 |
Komunumoj: | 32 |
Administreja adreso: | Brückenstraße 2 63897 Miltenberg |
Retejo: | www.landkreis-miltenberg.de |
Situo ene de Bavario | |
![]() |
Fermi