From Wikipedia, the free encyclopedia
Ditriĥo la 2-a, Grafo de Mark (naskiĝinta en 1374; mortinta la 14-an de marto 1398), vokto pri Werden kaj Essen, estis la filo de Grafo Adolfo de Kleve kaj Mark kaj de Margareta de Berg, filino de Grafo Gerhardo la 1-a de Berg-Ravensberg. Lia patro faris lin ankoraŭ je sia vivotempo en 1393 Grafo de Mark.[1] Graflandon Kleve heredis post la morto de la patro en 1394 la pli aĝa frato de Ditriĥo, Adolfo.
Ditriĥo la 2-a de Mark | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1374 | |
Morto | 14-an de marto 1398 (24-jaraĝa) | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Mark vd | |
Patro | Adolfo la 3-a de Mark vd | |
Patrino | Margareta de Jülich vd | |
Gefratoj | Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Straubing (en) , Elisabeth of Cleves (en) , Gerhardo de Mark je Hamm kaj Adolfo la 2-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ditriĥo mortis jam en 1398 dum malpaco. Lia tombo troviĝas en la abatopreĝejo je Hörde. Lin postsekvis kiel Grafo de Mark lia frato Adolfo, kiu per tio unuigis la graflandojn Kleve kaj Mark en persona unio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.