From Wikipedia, the free encyclopedia
Dobruŝa distrikto (belaruslingve – Добрушскі раён; ruse – Добрушский район) estas administra kaj teritoria subdivido en Homela regiono. La distrikto estis fondita en la jaro 1926, en 1927 estis likvidita, kaj en 1935 refondita. De 1938 ĝi eniris en Homelan regionon. Areo estas 1.500 km2. Sub arbaroj estas 20 % de la areo. En la areo de la distrikto situas inkludaĵo de ruslanda areo de Brjanska regiono. Tra la distrikto fluas riveroj: Ipuc kun flankriveroj: Njacjoŝa kaj Ĥorapuc. En la distrikto situas Ŝabrina biologia rezervejo. Administra centro de la distrikto estas Dobruŝ. En la distrikto estas eldonata gazeto "Dobruŝa provincio".
Dobruŝa distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 158 m [+] | ||
Ĉefurbo | Dobrush | ||
- koordinatoj | 52° N, 31° O (mapo)52.41666666666731.316666666667 | ||
Akvokolektejo | 1 452,72 km² (145 272 ha) [+] | ||
Areo | 1 452,72 km² (145 272 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 34 735 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 23,91 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Aliaksandr Horbač | ||
Dobruŝa distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Dobruš District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La distrikto estas subdividita je 18 vilaĝaj sovetoj. En la distrikto situas ĉirkaŭ 100 loĝataj lokoj, la plej grandaj estas Dobruŝ kaj Cerahoŭka. Pro Ĉernobila katastrofo post jaro 1986 parto de tiutempaj loĝlokoj estis likviditaj pro radioaktiva malpurigado.
Bestbredado, cerealkultivado, terpomkultivado, betkultivado. Post Ĉernobila katastrofo, ĉi-tio ŝrumpis.
Torfo, sablo (por vitraĵproduktado), argilo.
Tra distrikto trairas fervojoj inter Homel kaj Novozibkov, kaj inter Homel kaj Baĥmaĉ, aŭtovojo de Homel tra Dobruŝ al Novozibkov.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.