Dolĉa kapsiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolĉa kapsiko (konata ankaŭ kiel milda kapsiko aŭ sonorila kapsiko en angla)[1] estas kultivaroj de la legoma specio Capsicum annuum.[2] Kultivaroj de tiu planto produktas fruktojn en diversaj koloroj, kiaj ruĝa, flava, oranĝa, verda, ĉokolad/bruna, vanil/blanka, kaj purpura. Dolĉaj kapsikoj estas foje grupigitaj kun malpli akraj kapsikovariaĵoj kiel "mildaj kapsikoj". Kapsikoj estas indiĝenaj de Meksiko, Centrameriko, kaj norda Sudameriko. La nervoj kaj semoj ene de dolĉaj kapsikoj povas esti konsumataj, sed kelkaj personoj trovas ties guston iom pli amara.[3] Kapsikaj semoj estis portitaj al Hispanio en 1493 kaj el tie disvastiĝis al aliaj landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. Nuntempe, Ĉinio estas la plej granda kapsika produktanto de la mondo, sekve de Meksiko kaj Indonezio.
Idealaj kreskokondiĉoj por dolĉaj kapsikoj estas varma grundo, ideale 21 al 29 °C (70 al 84 ℉), kio iĝas humida sed ne akvotroa.[4] Dolĉaj kapsikoj povas suferi pro abundo de humido kaj tro altaj temperaturoj.