From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolino estas tersurfaca funelforma tersubiĝo, tipa en karstaj regionoj. La diametro kaj profundo de la dolinoj estas tre varia. Se pluraj dolinoj situas sur sama linio, povas esti, ke kreskante ili formas uvalaon. La preciza loko, kie la surfaca akvo malaperas en la dolinon nomiĝas ponoro.
La du plej gravaj tipoj de la dolinoj estas faldolino (aperas pro kolapso de interna kaverno) kaj la fludolinoj (aperas per malrapida laboro de subteraj likvaĵoj).
La flankoj de la faldolinoj estas krutaj, ofte alfluas ilin subteraj akvofluoj. La fludolinoj estas pli malprofundaj, malpli krutaj, plenitaj per grundo kaj ilin alfluas eĉ surfaca akvo.
Se la akvoglutejon de la dolino ŝtopas argila sedimentaĵo, formiĝas lageto.
La dolinoj de la mez-amerika Jukatana kalkŝtonaro devenas el la plejstoceno kaj estiĝis en epoko, kiam la marnivelo estis pli malalta. Tiuj dolinoj estas parte sub akvo kaj nomiĝas cenotoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.