Dunkerque
komunumo en Franca Flandrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dunkerque [dẽkerk] (origine nederlande/flandre Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dunkerque (stacidomo). |
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio • urbo • limurbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Dunkerque | ||||
Kantono | Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten | ||||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59183 [+] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 86 788 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 977 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 2′ N, 2° 23′ O (mapo)51.0377777777782.3763888888889 [+] | ||||
Alto | 4 m [+] | ||||
Areo | 43,89 km² (4 389 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dunkerque [+] | |||||
| |||||
La urbanojn oni kutime nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.