Durán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Durán, aŭ en Esperanto Durano, estas kantona ĉefurbo de Ekvadoro ĉe la orienta bordo (maldekstra) de la rivero Guayas, en la provinco samnoma. Estas situanta antaŭ Guajakilo, provinca ĉefurbo, al kiu ĝi estas ligata pere de ponto nome de la Unidad Nacional (Nacia Unuiĝo). Durán estas ĉefurbo de la samnoma kantono. Laŭ oficialaj informoj de la censo 2010, la kantono havas 235,769 loĝantojn[1]
Durán | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | EC090750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 295 211 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 5 038 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 10′ S, 79° 50′ U (mapo)-2.1733333333333-79.831111111111 [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Areo | 58,6 km² (5 860 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Durán, Ecuador [+] | |||
Ĝi estis kreita kiel rura paroĥejo de la kantono Guajakilo la 16-a de oktobro de 1902. La 10-a de januaro de 1986 ĝi estis separita administre el Guajakilo, kaj konvertiĝis en kantono dum la registaro de León Febres-Cordero.[2] Aktuale ĝi formas parton de la urba aglomeraĵo de Guajakilo, ĉar ties ekonomia, socia kaj komerca agadoj estas forte ligata al Guajakilo, kies "dormurbo" estas por miloj da laboristoj kiuj trapasas al Guajakilo tra surtera vojo.
Ĝi estas konsiderata parto de la Kunurbo Guajakilo kaj estas la dua plej loĝata urbo de la kunurbo kaj ankaŭ parto de la Zono de Planado #8 kun la kantonoj Guajakilo kaj Samborondón, ambaŭ separataj de la ponto de la Unidad Nacional.