Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio UEFA (angle UEFA-Women's Championship) estas la eŭropa kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1984, ekde 1987 ĉiun kvaran jaron - ĉiam somere unu jaron post la Eŭropa Vira Futbal-Ĉampionado.
![]() |
Tiu ĉi artikolo priskribas la Eŭropan Virinan Futbal-Ĉampionadon; pri la eŭropa ĉampionado de viraj futbalaj naciaj teamoj vidu Eŭropa Futbal-Ĉampionado. |
Rapidaj faktoj
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de UEFA | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Datoj | ekde 1984 |
Teamoj | 12 |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono ![]() |
rekorda ![]() |
Fermi
Rekorda ĉampiono estas la germana virina nacia teamo de futbalo, kiu gajnis la turniron sepfoje. La lasta eŭropa ĉampionado okazis en la jaro 2009 en Finnlando. Tie la germana teamo en la finala matĉo venkis kontraŭ la teamo de Anglio per rezulto de 6:2.