formo de la portugala lingvo parolata en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropa portugala (en portugala: português europeu, prononce [puɾtuˈɣez ewɾuˈpew]), konata ankaŭ kiel Luzitana portugala (português lusitano), Iberia portugala (português ibérico) kaj Portugala de Portugalio (português de Portugal) aŭ eĉ “norma portugala”, “normiga portugala” aŭ “malnovmonda portugala”[1] referencas al la portugala lingvo parolata en Portugalio. La norma portugala prononcmaniero, la prestiĝa normo bazita sur la Eŭropa portugala, estas la referenco por Portugalio, la portugal-parolantaj landoj de Afriko, Orienta Timoro kaj Makao. La vorto “Eŭropa” estis elektita por eviti la ripeton “Portugala portugala” (“português português”) kontrasta al la Brazila portugala.
La lingvo estas la sama kun diferencaj akĉentoj en multaj landoj. Ĝi estas Latinida lingvo, kun influoj el gaelaj, ĝermanaj, greka kaj araba. Ĝi estis parolata en la Iberia Duoninsulo dekomence kiel Galeg-portugala. Pro la formado kaj disvolvigo de Portugalio kiel aparta lando ekde la 12a jarcento, la lingvo evoluis en la portugala. En la hispanaj provincoj de Galegio, nome en la norda limo de Portugalio, la indiĝena lingvo estas la galega. La portugala kaj la galega estas tre similaj kaj indiĝenaj parolantoj povas bone interkompreniĝi, ĉar ili kunhavas la saman ĵusan komunan praaĵon; pro tio lingvistoj disputas ĉu temas pri du apartaj lingvoj aŭ pri du dialektoj de la sama lingvo. Portugala kaj hispana ja estas diferencaj lingvoj, kvankam ili kunhavas 89% el la vortotrezoro, sed kun multaj falsaj amikoj kaj tre forta prononca diferenco.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.