kuniĝo de la ekologiismaj movadoj en Francio en 2009 kaj 2010 From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropo Ekologio estas la nomo donita al la listoj de la kuniĝo de la ekologiismaj movadoj en Francio lanĉita de La Verduloj por la eŭropaj balotoj de 2009. Tiu kuniĝado daŭris en 2010 por la regionaj balotoj ; la listoj de la ekologia kuniĝo sin prezentis tiam denove sub la standardo « Eŭropo Ekologio ».
Eŭropa Ekologio | |
---|---|
Europe Écologie | |
(Koalicio de partioj) | |
balota listo | |
Lando | Francio |
Partio(j) | La Verduloj, Solidaraj Regionoj kaj Popoloj |
Koloro(j) | Verda |
Ideologio | politika ekologio, federismo, eŭropismo |
Eŭrodeputitoj |
14 / 72 |
Balotoj | Eŭropaj balotoj de 2009, regionaj balotoj de 2010 |
Retejo | eelv.fr |
La rezulto de la eŭropaj balotoj estis 16,28 % de la voĉoj kaj 12,18 % en la unua vico de la regionaj balotoj de 2010.
La 13-an de novembro 2010, okaze de nacia kongreso en Liono, La Verduloj, kiuj modifis siajn statutojn por povi akcepti ilin, fandiĝis kun la anoj venintaj okaze de la eŭropaj kaj deputitaj kampanjoj de Eŭropo Ekologio, ili tiam adoptis sian novan nomon Eŭropo Ekologio La Verduloj.
Eltiroj de la «Ekologiisma Kontrakto por Eŭropo, programo de Eŭropo Ekologio»
En la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009, Eŭropo Ekologio ricevis 16,28 % de la esprimitaj voĉoj je la nacia nivelo[1], tio estas la plej alta rezulto iam atingita de ekologiisma partio en eŭropa baloto en Francio. Tiu rezulto donis 14 seĝojn en la Eŭropa Parlamento kun la selvantaj elektitoj :
En la Eŭropa Parlamento, la elektitoj el Eŭropo Ekologio konsistigas la unua frakcion (egalan al la germanaj Verduloj) de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco, kiuj saltas de de 40 al 53 anoj.
La ĉefa alia ekologiisma listo en tiuj balotoj, la Sendependa Ekologiisma Alianco, kaptis nur 3,7 % kaj do ne havas elektiton.
Forta je siaj rezultoj en la eŭropaj balotoj, la kuniĝo de la ekologiismaj movadoj daŭris post la eŭropaj balotoj de 2009 kaj prezentis listojn en ĉiuj regionoj por la regionaj balotoj de 2010.
Sen atingi la 16 % akiritajn okaze de la eŭropaj balotoj de 2009, la listoj « Eŭropo Ekologio » sufiĉe bone sukcesis kaj konfirmis la rangon de la ekologiistoj kiel tria nacia politika forto, kun entute 12,2 % de la voĉoj.
En la dua vico, la listoj fandiĝis kun tiuj de la Socialisma Partio (PS) laŭ proporcio de la forto en la unua vico esceptede Bretonio kie neniu interkonsento eblis kaj de Langvedoko.
La bona rezulto (17,4 %) de la bretona listo fronte al PS kaj UMP konfirmis la sukceson de la unua vico. La Verduloj, kiuj saltas de 159 al 263 regionaj elektitoj estas la partio, kiu plej progresas laŭ la nimbro de sieĝoj[2]. En Langvedoko-Rusiljono neniu listo el Maldekstra Fronto (FG), Eŭropo Ekologio (EE) aŭ PS ne rajtis resti por la dua vico kaj interkonsento kun la listo de Georges Frêche estanta nekonsiderenda, la listo Eŭropo Ekologio ne havas elektiton.
La transira politika estraro ĝis la kongreso estas tiu de la plenuma estraro de Eŭropo Ekologio[3].
Leila Aïchi, Françoise Alamartine, Suzanne Auger, Denis Baupin, Alexis Braud, Sandrine Bélier, Jean-Paul Besset, Peggy Briset, Brigitte Brozio, Jean-Marc Brûlé, Daniel Cohn-Bendit, Cécile Duflot, Pascal Durand, Hélène Gassin, André Gattolin, Yannick Jadot, Mickaël Marie, Philippe Meirieu, Jean-Vincent Placé, Pascale Rossler, Jean-Louis Roumégas, Lucile Schmid, François Simon, Djamila Sonzogni, Anne Souyris.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.