Eŭskio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭskio aŭ Eŭskujo (eŭske Euskal Herria, t.e. Eŭsklando) estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdio: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca. En vastaj areoj ĝi jam estas kulture latinidigita, kun ofta perdo de unu de la malmultaj antaŭhindeŭropaj lingvoj de Eŭropo, la eŭska.
Rapidaj faktoj Landoj, Parto(j) ...
Eŭskio | |||
eŭske Euskal Herria, hispane Vasconia, País Vasco, france Pays basque | |||
teritorio | |||
Eŭskio en Eŭropo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Eŭsklando | |||
Himno: Gora ta Gora | |||
Landoj | Hispanio, Francio | ||
---|---|---|---|
Parto(j) | Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Atlantikaj Pireneoj | ||
Areo | 20 947 km² (2 094 700 ha) | ||
Loĝantaro | 3 007 661 (2006) | ||
Lingvoj | eŭska, hispana, franca | ||
Valuto | Eŭro | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Basque Country | |||
Fermi
La flago de Eŭskio nomatas eŭske "Ikurrina".
La plimulto de la eŭskoj klopodas konservi la eŭskan lingvon viva, kaj multaj eŭskaj naciistoj klopodas akiri sendependecon de Hispanio kaj Francio.