Esperanto-USA
landa organizo de Esperanto en Usono, Landa Asocio de UEA / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono. La asocio oficiale deklariĝis komunutila laŭ la usona leĝo US 501(c)(3).
Rapidaj faktoj landa asocio de UEA • Esperanto-eldonejo, Komenco ...
Esperanto-USA | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA • Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 1952 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Portland | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi