Emilio-Romanjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) estas regiono, kiu situas en norda Italio, en la suda parto de la Pada Ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko, oriente, ĝis montaro, sudokcidente, ne malproksime de la aliflanka marbordo de Italio (Tirena Maro).
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...
Emilio-Romanjo | |
itale Emilia-Romagna | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | EMR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 22 123 km² |
Ĉefurbo: | Bolonjo |
Loĝantaro: | 4 151 369 loĝ. |
Loĝdenso: | 181 loĝ./km² |
Provincoj: | Bolonjo, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena, Parmo, Piaĉenco, Raveno, Reggio nell'Emilia, Rimini |
Komunumoj: | listo de 341 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 08 |
Prezidanto: | Stefano Bonaccini (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Fermi
Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo.
Limas al ĝi, krom Adriatiko, la regionoj Veneto kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude).