Edipa konflikto
deziro de filo posedi patrinon kaj konkuri kontraŭ patro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Edipa konflikto estas teoriero de la psikoanalizo de Sigmund Freud, laŭ kiu ĉiu vira infano en sia disvolviĝo pasas „Edipan fazon“, en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro.
Oni parolas pri Edipa komplekso, se ankoraŭ la plenkreskulo restas en tiu problemo, do se la infana konflikto ne solviĝis kontentige. Foje oni mise uzas la terminon Edipa komplekso, sinonime al la infana Edipa konflikto.
En "La reveno de totemismo en la infaneco" de Totemo kaj tabuo, Freud metis la komencon de la Edipa komplekso en la originoj de la homa socio, kaj postulis, ke ĉia religio estis fakte etendon kaj kolektivan formon de kulpo kaj de ambigveco por trakti pri la mortigo de la patra figuro (kion li vidis kiel la vera Prapeko).