Edmond Privat

franclingva svisa esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia

Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Quick facts: Edmond Privat, Persona informo, , Subskribo ,...
Edmond Privat
Privat.jpg
Edmond Privat en la 1950aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1889 (1889-08-19)
en Ĝenevo
Morto 28-an de aŭgusto 1962 (1962-08-28) (73-jaraĝa)
en Rolle
Lingvoj Esperanto franca
Nacieco franclingva sviso
Ŝtataneco Svislando Francio
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Subskribo Edmond Privat
Familio
Edz(in)o Yvonne Bouvier
Okupo
Okupo pacaktivisto ĵurnalisto poeto verkisto esperantisto historiisto universitata instruisto dramaturgo esperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Esperantisto numero 8078
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close
Gesinjoroj_Privat_en_Moskvo.jpg
Gesinjoroj Privat en Moskvo, 1912
Zamenhof-domo_en_Varsovio.jpg
Klara Zamenhof, Edmond Privat kaj Julia Isbrücker antaŭ la domo de LLZ en Varsovio
UK_1924_Privat.jpg
Parolado de Edmond Privat en UK 1924

Ekde 1932 Privat, amiko de Gandhi, estis prezidanto de la Eŭropa Komitato por la sendependeco de (Brita) Hindio. Li konsekvence daŭrigis sian agadon kontraŭ koloniismo kaj por justa rekono de Azio[1].