komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eichstätt [ajhŝtet] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichstätt de la federacia lando Bavario kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 714 loĝantojn. Ĝi situas en Frankonia Ĵuraso apud la rivero Altmühl. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Eichstätt, sed ne mem apartenas al la komunumaro, nur transprenas administrajn servojn por tri ĉirkaŭaj, malgrandaj administraj komunumoj.
Eichstätt | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • eksterdistrikta urbo de Bavario | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Eichstätt | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 08421 | |||||
Poŝtkodo | 85072, 85067 | |||||
Aŭtomobila kodo | EI | |||||
Oficiala Municipokodo | 09176123 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Arnulf Neumeyer | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 11 85072 Eichstätt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13714 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 11° 11′ O (mapo)48.89194444444411.183888888889 | |||||
Alto super la marnivelo | 371 - 534 m | |||||
Areo | 47,84 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.eichstaett.de/ | |||||
Eichstätt estas sidejo de la romkatolika episkopujo Eichstätt. Ĝi estis fondita en la 8-a jarcento; ĝia unua episkopo estis Sankta Willibald, parenco de Sankta Bonifaco kaj frato de Sankta Wunibald kaj de Sankta Valpurgo.
Ekde la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802 ekzistis la princepiskopujo Eichstätt (germane Hochstift Eichstätt), teritorio super kiu la episkopo de Eichstätt estis reganta princo. Kun sia areo de 1 100 km² kaj ĉirkaŭ 58 000 katolikaj loĝantoj post la Reformacio, ĝi estis unu el la plej malgrandaj kaj malgravaj princepiskopujoj de la Sankta Romia Imperio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.