Elektronkovraĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tuto da elektronoj, kiuj troviĝas ĉirkaŭ atomkerno, estas la elektrona kovraĵo. La elektronoj, tavole en ŝeloj (t. e. elektronaj ŝeloj), konstruas la elektronan kovraĵon.
La elektrono estas tre eta, fundamenta partiklo, ĝia maso estas 1836-oble pli malgranda ol la maso de protono. Ĝi portas negativan ŝargon. Ĉi tiu ŝargo estas ĝuste tiel granda, kiel la pozitiva ŝargo de protono. La elektronoj moviĝas ĉirkaŭ la kerno de la atomo, kaj formas la elektronan kovraĵon de atomo. La elektronoj ĉirkaŭas la kernon aŭ nukleon, kiel nubo, nomita ankaŭ elektrona nubo. La nombro de elektronoj en neŭtrala (senŝarga) atomo estas egala al la nombro de protonoj en la kerno. La simbolo de elektrono estas: e-.
Karaktero de elektrono estas – kiel ankaŭ tiu de ceteraj partikloj: protonoj, neŭtronoj, ktp. –, ke ili ne estas sole materiaj partikloj, sed ankaŭ ondoj.
La atomo iusence similas la sunsistemon, kie la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la planedojn. Tamen la moviĝo de elektronoj ne estas similigebla kun la movo de solidaj korpoj. La elektronoj moviĝas tiel rapide, preskaŭ ili samtempe estus en pluraj lokoj. Oni ne povus priskribi vojon de elektrono, sed ĉirkaŭ la kerno ili estigas kovraĵon, kiu povas enhavi plurajn tavolojn kaj havas elektran kaj magnetan efikon.
La staton de elektronoj, kiuj konstruas la elektronan kovraĵon, ĉar ili ne estas simple imageblaj kiel etaj sferetoj, oni ne povas priskribi per simpla matematika funkcio, sed nur per t. n. psi-funkcio, kiu indikas difuzan disdividiĝon.